Team - Via eta timo lyrics

Published

0 170 0

Team - Via eta timo lyrics

Ombraj malnovaj kaj flankaj stratetoj mucidaj pro malplen' kaj timovekaj La vento vagas tra tegment-tenebro ĝue spionas mi viajn ĉarmajn timojn Via eta tim' ravas min de via timema sinten' estas kaptita l'anim' Via eta tim' ravas min estas kaptita l'anim' sed vi volas ja kaŝi ĝin Sufokas morta spac' fantomajn domojn hantas sur mur' en kruc' kreto-surskriboj rampas en vent' odor' de krizantemoj kaŝe spionas mi viajn ĉarmajn timojn Via eta tim' ravas min de via timema sinten' estas kaptita l'anim' Via eta tim' ravas min estas kaptita l'anim' sed vi kaŝas ĝin Ĉu jam, ĉu jam venas via timo? Ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin? Ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli? Via eta tim' ravas min de via timema sinten' estas kaptita l'anim' Via eta tim' ravas min estas kaptita l'anim' sed vi kaŝas ĝin Via eta tim' ravas min de via timema sinten' estas kaptita l'anim' Via eta tim' ravas min estas kaptita l'anim' sed vi volas ja kaŝi ĝin