Persone - Sola En Vaku' lyrics

Published

0 215 0

Persone - Sola En Vaku' lyrics

Ĉu vi vere scias kion vi faris? Ĉu vi vere miras pri la rezult'? Mi ŝatus vin akuzi Sed timas vin rifuzi Pro nura stult' Mi serĉis por juvelo en pulbazaro Mi serĉis por planedo en la stelar' Mi gapis kaj mi miris Foliojn mi fortiris De l' kalendar' . . . se mi nenion pentus Mi ne aprecus vivon plu . . . se mi nenion sentus Mi ŝvebus sola en vaku' Mi aŭdis vian voĉon en la radio Mi aŭdis viajn paŝojn ĉe mia pord' Subite mi memoris Kaj ĉio tuj sonoris Kun malakord' . . . se mi nenion pentus Mi ne aprecus vivon plu . . . se mi nenion sentus Mi ŝvebus sola en vaku' . . . se mi nenion pentus Mi ne aprecus vivon plu . . . se mi nenion sentus Mi ŝvebus sola en vaku' . . . se mi nenion sentus Mi malaperus en la blu'