Persone - Trans Torent' lyrics

Published

0 194 0

Persone - Trans Torent' lyrics

Roso kuŝas sur beton' De l' ŝoseo Mejloj cent per aŭtobus' Lia panaceo Plena luno lumas ŝin Atendanta Kuras tra animo jam Ŝia dubo hanta --Refreno-- Ŝirmu nin de pluv' kaj vent' Faru ponton trans torent' Sed forgesu ne, sinjor' Ponton inter kor' kaj kor' Alveninte al la cel' Ŝia proksimo Li daŭre estas same for De ŝia animo --Refreno-- Sidas en apartament' Altekosta Posedant' kun varma korp' Animo frosta Kiam ajn laŭ la dezir' Veturas li en Aŭto aŭ en jetavi' Sed kien? --Refreno--