Nun mallumas ekstere Ene flagras kandel' Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj Staras surtable botel' Mi foliumas senpense Tra malnova gazet' Kaj ĉi-nokte mi certe enuas En la profunda kviet' Kial daŭre ŝi mankas? Mi ne volas ŝin plu Kial daŭre mi aŭdas la voĉon Eĉ en kaoso kaj bru'? Kaj min mankas la ruĝo Kie estas ĝi nun? Ĝi ne estis la ruĝo de fajro Sed de morta folio en aŭtun' Mi nur volis komponi Etan kanton al ŝi Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas Stultaĵoj aŭ ironi' Kaj se vi ne kontraŭas Tiam ĉesas mi nun Kaj atendos por nova okazo Je la leviĝ' de la lun'... Je la leviĝ' de la lun'...