La Perdita Generacio - Pacon De Dio lyrics

Published

0 173 0

La Perdita Generacio - Pacon De Dio lyrics

Ĉu rajtas mi puni la genajbarojn De iu kiu mokis al la kuzo de mi? Ĉu bone se mi antaŭrebatu Se ŝatus mi montri la pacon de Dio? Ĉu rajtas mi detrui la domon De h*mo kies fipopolo ne plaĉas al mi? Ĉu bone se mi daŭre malamu Pro pekoj de Adamo je l'nomo de Dio? Ĉu mi min sentos sekura per esti terura? Ĉu mi trovos sekuron el la plej granda muro? Ĉu estas revenĝo mortigi dekope De tiuj kiuj eĉ ne aŭdis pri ni? Ĉu povas militaviadiloj mil Esti la iloj plej taŭgaj por Dio? Ĉu mi min sentos sekura per esti terura? Ĉu mi trovos sekuron el la plej granda muro? Dum kiom da jaroj kulpindas historio? Ekde kiam fripono ekiĝos viktim'? Ĉu bone se mi antaŭrebatu Se ŝatus mi montri la pacon de Dio?