La Perdita Generacio - Ĉu Vi Kontentas lyrics

Published

0 296 0

La Perdita Generacio - Ĉu Vi Kontentas lyrics

Ĉu vi kontentas Pri via vivo Ĉu vi esperas Je pli ol trairo Ĉu vi kontentas Ĉu vi daŭre deziras Malmencieblaĵojn Ĉu daŭre vi miras [Rekantaĵo] Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu' Ĉu vi iel forgesis Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil' Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn Ĉu vere necesas Ĉu vi kontentas Pri via domo En via lito Pri via nomo Ĉu vi kontentas Ĉu pri via aĝo Aŭ ĉu vi batalas Ĉiutage kontraŭ via vizaĝo [Rekantaĵo] Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu' Ĉu vi iel forgesis Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil' Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn Ĉu vere necesas Ĉu vi sukcesis Ĉu vi suprengrimpetis La unuan orgasmon Ĉu vi neniam ripetis Ĉu vi la mondon akceptis Ĉu vi antaŭenklinas Okulvitropurigado Ĉu neniam finiĝas [Rekantaĵo] Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu' Ĉu vi iel forgesis Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil' Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn Ĉu vere necesas Ĉu vi malkontentas Ĉu vi vidas makulojn Ĉu por vi la homaro Ŝajnas ar' da stultuloj Ĉu vi kolektas Aŭ ĉu vin la arĝento Ĉu vi ŝatus kontroli Ĉi kaj ĉiun momenton Ĉu konstruis vi turon El homanoj kaj kruroj Ĉu vi kontentos Se postlasos vi ŝpurojn Ĉu vi kontentos postmorgaŭ ne nun Ĉu vi konstruontus la sunon sed dronis en maloportun' Ĉu vi iel konfesus Ĉu vi kaptiĝis de via komfort' Ĉu via labor' portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton Ĉu vere necesas Ĉu vi ektimas Kiam silentas Kiam ekfulmas Kiam torentas Ĉu vi kontentas Lunde matene Ĉu vi rekomencas Kun- aŭ senpene Ĉu vi kontentas Ĉu vi verkas poemojn Kiel iame Kiam vi havis problemojn [Rekantaĵo] Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu' Ĉu vi iel forgesis Ĉu vi kaptiĝis de via komfort' Ĉu via labor' portas oron aŭ ploron aŭ tro fruan morton Ĉu vere necesas Ĉu vi kontentas Sub ĉielo ruĝnuba Ĉu vi daŭre aŭskultas Foje preĝistojn sendubajn Ĉu por vi daŭre gravas Ĉu la akvo kreskiĝos Aŭ ĉu l' homara sonĝ' bela Iel iam efektiviĝos [Rekantaĵo] Ĉu vi kontentis hieraŭ ne plu Ĉu vi konsentas: Por viv' postuliĝas de vi kontribu' Ĉu vi iel forgesis Ĉu vi fratiĝis al ventoŝirmil' Ĉu inter memor' kaj esplor' vi elektis selekti barilojn Ĉu vere necesas