La Pafklik - Komerca lyrics

Published

0 232 0

La Pafklik - Komerca lyrics

(Pafklik' Ĉu vi volas iom da sono?) Alten, malalten; dekstren, maldekstren Aŭskultu ĉi tiun sonon, kiu iel similas al merda komercaĵo Kaj kredu min, ĝin facilas fari Tamen same bona kiel radio, vi povas kompari Ja mi celas diri, Ke tro da h*moj aŭskultas idiotigajn muzikojn Ŝajnas ofte ke junuloj ŝatas miri Pro naivaj muzikaĉaj artifikoj Nu, fikiĝu muzikuloj de fanfarono Kiuj produktiĝas nur pro mono Kaj ĉu ne aspektas ke ili klopodas Simili al ia lando, kiu plej riĉas Ĉu vi regas la lingvon Kiun vi uzas en via fiproduktivo de monavida motivo Ĉi ĉiuj provokoj malveraj Sopirigas diri mokojn pri insultoj viaj, kaj Kliŝoj daŭrigataj en tekstoj kaj filmoj Iĝas referencoj de tro de popoloj – fek Eble kulpas aŭskultantoj mem Kiuj ŝatas stulte tiajn kliŝojn sen tem' Jen kulturo de senscio kaj cerbolavado Por socio de mona rego kaj konsumado Ĉu estu la recepto aŭdinda Movu vian pugon kaj iĝu blinda Platano: Ĉampana ŝaŭmo sur t-ĉemizo via jen ekaperas brusto perfekta Sed post multe da aŭskultado via Kanto aldonas neniun efekton Blonda, kvazaŭ nuda, stultaspekta Kaj daŭre pri la sama temo, sama objekto Amo inter knabino kaj knabo Ni ĉiuj komprenis de l' unua silabo Ne kredu esti de Areta Franklin la ido Vi nur estas reprodukto de tabloido Ĉe radio nur merda merkata iluzio Sekso rimas kun mono en ĉi-strategio Ŝakira, Riana. Pugo ne mensogas, Kiam temas pri video kiu allogas. Rekantaĵo: Movu, movu, movu – movu vian pugon Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon Alten, malalten, dekstren, maldekstren (x 2) Amo sekso stulta kanto, movu svingu kaj ne haltu Kantu saltu kaj ne pensu