La Pafklik - Jen La Pafklik lyrics

Published

0 186 0

La Pafklik - Jen La Pafklik lyrics

Katakana Alvenas ĉe la dorso kaj rompas cervikon Staras kiel urso, provokas panikon De ĉiuj elektitaj ni estas unikaj Deklaras militon al ĉiuj skeptikaj La popoloj alvokis nin ĉar ni efikas La mesaĝo per nia rep' amplifikas Fakte kaj reale mankas repon enbutike Do ni esprimas esperanton polemike Repas por mono ne por la plastik' Sed ĉefe ni muzikumas por la efik' Forgesu ĉiujn aliajn muzikojn Nur aŭkultu niajn mirindajn diskojn Platano Jen Platano, jen mia lirik' Mi tro ŝatas parolaĉi sur elektronik' Tranĉas ritmon kiel ŝuriken' Sub haŭte doloro iras ŝriken Ni apenaŭ ekzistas, ni jam estas klasik' Konataj de Ĉinio ĝis Afrik' Frenezas ni, ĵus fuĝis el klinik' Kaj per niaj vortoj vekiĝas la publik' Vidu murdistan teknikon Kaj nun vi konas la Pafklikon RK Jen la Pafklik'! (x7) Katakana Jes ja, Katakana, jen nomo mia Kaj nun mi daŭros ne haltigebla Ĉar mi certe havas multe da aferoj direndaj Mi esprimu pri temoj revoluciemaj Jen sincera repaĵo en mondo de fekuloj Tempas ke la h*moj malfermu la okulojn La kliko de la paf' estas jam puŝita La mensogado estas nun fuŝita Mi estas la plej bona en ĉiuj ĵargonoj Mi malkombas eĉ senharulojn per ciklonoj Ŝatata de ĉiuj inoj tra kontinentoj Dronas eĉ fiŝoj pro rimaj torentoj Ni faligas birdojn per laŭta tertremo Inter ĉiuj muzikoj estas ni la kremo Dum ni repas ni ne ricevas salajron Nur celas ni esperantie eki fajron Platano Averto, alvenas ni kamikaze Enumas la kanton sen perifraze Rekte kiel aŭtoŝoseo ĝis via kapo Nia albumo, nur venonta etapo Fekigas ĉiam la konstipon Kiel la VerdVarmĈilipipro Ĉe ĉiuj koncertoj amasas viktimoj Ni foje troigas en niaj rimoj Produktegas kiel mi estus Vinilkosmo Ni sendis konkurantojn al la kosmo Pafklik umas en ĉia stilekzercoj Ni unue ĉion elpensis kiel la persoj Atentu ĉar antaŭ debati estas mi violenta Kiel Snoop drogumas kaj flugas kiel Clark Kent Kiel vagado inter la novulinaj kruroj Mi malrapide sendas vin al plezuroj RK Jen la Pafklik'! (x7)