La Pafklik - Gangstero Esperantista lyrics

Published

0 191 0

La Pafklik - Gangstero Esperantista lyrics

Katakana Gangstero esperantista, karega Ne pacifista kaj vulgarega Katakana alvenis esperantien Tial bieroj jam mankis friduje Jam perante aferojn kontraŭleĝajn Kiuj rapide igos h*mojn malstreĉaj Ne provu denonci min, samideano La ĉeforganizanto estas Platano La Pafklik repas laŭ muzik' Kun freneza lirik', kaustika poetik' Tiel mia amik', vi rekonu fanatikojn Kun elektrika efik' tute sen etik' Ĉiuj respektas nin pro tima efekto Kiun ni afektas dum furioza spekt' Reprezentas gangsteroj de la mondo tuta Mortos tiu kiu diros opinion refutan Platano En la mondo venas la mafio Regos sur granda familio De facila mono, kuzin' Nun de loko al loko-kain' Ĉu volas vi esti gustanta De glavo sangon soifanta Neniu rajtos paroli Kiel en Napoli Paralela ekonomio, senhonto Mono ne dormas ĉe UEA-konto Revendas manĝkuponojn Kaj Eo-metodojn Sed ne fortan drogon Kiel volapuk' aŭ Klingon Perfidul', avertis mi pri via troigo Devas nun zorgi pri via nuligo Vi ricevos kuglojn kiel manĝon Neniu skandalas dum mia aranĝo Katakana Nun, nia fortun' Kreskanta samtempe nia imun' E-o estis ja nia oportun' Amasiĝas mono po tun' Hoj ja ĉiun kontinenton mi komercis Jen tiamaniere la lingvon mi ekzercis Regas ni la komercon mondskale Pasportan Servon kaj muzikproduktadon totale Ankaŭ kontrolas ni la disvendojn De pafiloj, en renkontiĝoj multas la mendoj... Vi rekonu nin pro nia murdista ŝajn' Kaj nia fajfo pri ĉiu ajn Platano: Kiam mi krias "Fek al Esperanto" Tuj ekvideblas mia ora dento Hej jo... simpla vilaĝano: demando Respondu al mi sen mensogo "Krom mono, kio gravas?"... Nenio, krimo pagas... Jes ja... tial ni tiel agas Esperanto estas sen dubo Nova oportuno por korupto Murdista sono iras al kapo Forgesu Don Corleon kaj Al Capon' Memoru pri Platano, Katakana Memoru ke Pafklik estas malsana "Infomisto, ĉe ni, perdas falangon" Regulo enslange skribite per via sango Vivu, vivu la verda ŝtel' Timu, timu la gangstera stel'