La Pafklik - Fino De La Mondo lyrics

Published

0 150 0

La Pafklik - Fino De La Mondo lyrics

Detruas kialon, ĉie estas frenezo Ĉio nuntempe estas kontraŭ ni Ĝis lasta punkto de teĥnologi' Batalas kontraŭ ventmaŝino kiel Don Quijote Sen kompreni ion murdis ni iomete Savi la mondon, nun vi ne plu povas Ĉu vi ne vidis ke acide pluvas Detruas medion kaj akuzas vin samtempe Bene metu vian rubaĵon en bonan lokon Dum fabrikego puŝas al via sufoko Nur kolektive solvo ekzistas Ne aŭskultu propagandon kiu sugestas Ke vi restu sole ĝis la mort' Ne aŭskultu radio-elsendon kiu diros restu Hejme kaj fermu vian pordon Dum registaro starigis novan ordon Ni havas korpon kaj menson, do iru ni Certe pli utilas ol nenio kaj ironi' Evoluo alvenis ĝis apenaŭ eblas supervivi Estos baldaŭ fino de la mondo Katastrofo, nuklea ondo Kio, kion, kion faru ni? Estos baldaŭ fino de la mondo Katastrofo, nuklea ondo Kion, kion, kion faru vi? Ĉe h*moj temas pri moralo kaj moralo Ili zorgas klopode pri stulta detalo Dum la tuta planedo iras al fatalo Oni interesiĝas pri la monda kapitalo Kaj scias pri militoj per televidĵurnalo Kiu okazas certa antaŭ futbalo La detruo estas nun ban*lo La homaro detruas la mondon dum sia falo Kiel esperiga, ĉu ne? Sed estas tiel La h*moj ne pensas pri bona cel' Ĉiu zorgas pri sia profit' Kaj esperas la bonon kun hipokrit' Merdajn vivojn ni havas ja Kaj konsolas per konsumado ĉiufoja Dum iuj mortas pro militoj aŭ malsato Iuj enuas kaj fajfas pri kompato Oni ne ŝajnigu ke oni scias ne Oni agu kontraŭ tiu socio humane Pli bonas morti batalanta Ol vivi senkuraĝe subata rekantaĵo Vera mondo ne ekzistas plu Sfero nia iras al sia dilo' Frenezas la bovinoj Kaj azuras viaj urinoj Kaj en tiu katastrofo Havas vi la ĉefrolon Via vivmaniero enŝlosita Inter senfina freneza konsumado Kaj limigita potenco de nia Tero AZF: fino de la mondo Nigraj maroj: fino de la mondo Hiroŝima: fino de la mondo Ĉernobil': fino de lamondo Irako: fino de la mondo Kapitalism': fino de la mondo.