La Pafklik - Aliĝu Al Polico lyrics

Published

0 149 0

La Pafklik - Aliĝu Al Polico lyrics

"Aliĝu al polico": Mi volus ke oni dungu min kiel policisto Nur unufoje ŝanĝi, tro tedas esti anarkiisto Mi volas vivi sen cerbo por ne plu kapdolori Mi volas esti respektata kiel diktatoro Ho jes, mi tiom volus aliĝi a l polic' Kulpigi h*mojn sen indic' Trankvile suspektantinojn perforti Dank' al situacio tiom komforta Mi volas rapide traveturi trafiklumojn Metante la sirenojn je maksimumo Lasante kadavrojn sur la bitumo Kaj vi havos ĝin en la rektumo Volus mi timigi per mia vesto Per mia klabo, per mia aresto Mi frapu junulaĉon en malriĉa kvartalo Kun miaj kolegoj sen kialo Poste mi revenos policejen Kun kanabo kaj alkoholo por festen' Kaj mi povus vendi drogojn sen problem' Jes, bonegas tiel la sistem' Fek, surstrate estas tro da alilandanoj Devas mi irigi ilin al prizonoj Metu al la dorso vian brakon Vi rajtas fermi vian faŭkon Ĉiam la fingro sur la klik' de la paf' Alkoholo en sango foje okazas maltraf' Mi rajtas vin mortigi, tuŝu min kreten' Kaj tuj iros vi karceren. (rekantaĵo kantatas dufoje) Ŭuŭu! Jen sono de la besto Gangsteroj timas min kiel peston Verdire ŝatas mi torturi Aldonas plezuron, estas kiel amori Konata kiel vera buĉisto En elektrado de korpo iĝis mi artisto Suspektatoj rapide donas nomojn Kaj eĉ post frapoj al vizaĝo Mi trovas perfektan kulpulon Kiu iros rekte al kaĝo por longa tempo Mi estas pagata laŭ kvanto da arestoj Des pli da mizeruloj, ju pli da investoj Por mia familio de civitanoj bonaj Nenio pli gravas ol aferoj monaj Interalie tian socion mi apogas Kaj mi putinojn ne pagas Tiel estas kiam oni havas dikan karton De polic' por havi iom da benefic' Tiel okazas la vera justic' (Tiel okazas la vera polic') rekantaĵo (rekantaĵo kantatas dufoje) Kiam mi aŭdas la vorton «eksterlando» Mi tuj elprenas mian pistolon Kiam mi drinkis tro da brando Mi nervoziĝas dum kontrolo