Kaj Tiel Plu - Adiaŭ birdeto mia lyrics

Published

0 264 0

Kaj Tiel Plu - Adiaŭ birdeto mia lyrics

Kanton galantan mi kantos Aŭdu pri ĉi afer' temas pri iu knabino de l'muelist' filin' Adiaŭ birdeto mia mi ne forgesos vin. Ofte ŝi traktas vendiston estas por ŝi plezur' la patro ŝin admonis: Ne alparolu lin Adiaŭ birdeto mia mi ne forgesos vin. Ha, mia patro aŭskultu penos vi sen sukces' se mi ne povas dumtage nokte renkontos lin. Adiaŭ birdeto mia mi ne forgesos vin. Mi lasos vin sen heredo mia plejaĝulin'. Do mi kunportos la rajtojn, rajtojn de la patrin'. Adiaŭ birdeto mia mi ne forgesos vin. Iros mi al Barcelono servi al Kavalir' kaj se l' servad' min enuas iros mi al Franci'. Adiaŭ birdeto mia mi ne forgesos vin.