Alvene tuj ĉe la ponto fariĝus mi la dianto se vi fariĝus la fonto el kie mi trinkas akvon. Fariĝus mi la dianto Fariĝus mi puta ŝnuro, fariĝus mi eĉ pulio faranta dum akvoĉerpo babili kun vi fraŭlino. Fariĝus mi eĉ pulio. Por ŝteli la amon mian fariĝu vi la ŝtelisto, ŝtelisto el ruĝ' vestita samkiel flor' de hibisko. Fariĝu vi la ŝtelisto. Monatojn tri de l' somero fariĝus mi la kolombo kaj kie mi metus neston? Tuj ĉe la ribera ondo. Fariĝus mi la kolombo.