Ni plej lastas al celo
veron, revon miksas ni
kaj niaj patroj sur selo
pro ni nervas pli kaj pli
Sidas ni benke kun loto
Onidir'! Mond' nin dorlotas
Onidir'! Onidir' ke tro volas ni
Vere ni volas ĉion
aerpuron kun honest'
Sed via mond' estas kaĝo
kie fermitas ni kiel best'
Diras vi, ke tio ĉesos
vi ne scias, sen ni ne eblos
sed laŭ vi, sed laŭ vi jam tro volas ni
Volas ni (bis x8)
Jes tro volas ni
Vi ĉiam lasis nin solaj
senhejme ja fartis ni
Sed nun ni donas fakturojn
kaj vi pagos ĉion ĉi
Nia sinten' eble vin vundos
kaŝon vi serĉos en frazojn
sen util', sen util' ĉar ni volas pli
Volas ni (bis x8)
Jes tro volas ni
Ni ne volas multon, nur la mondon
volas preni la neekzistantan
kaj submaske vidi la vizaĝon
multon volas ni
Nun kaj tuj ni volas la neeblan
kion la h*mo eĉ ne rajtas pensi
ni ne volas multon, nur la mondon
ne tro volas ni
Ni ne volas multon, nur la mondon
volas preni la neekzistantan
kaj submaske vidi la vizaĝon
multon volas ni