Mi serĉas ĉu mankas
dum vipas nin la vipo de hast'
mi serĉas ĉu mankas
la tempo por prokrast
Jaroj pasas sen leter'
atende plu kreskas trist'
pri amik' tre fora sur la ter'
ho, pentrist'
Jam konata, tiu ul'
freneza Vincent' Van
korv-gardist', mallaborul'
sen ordo, sen plan'
Mi serĉas ĉu mankas
dum vipas nin la vipo de hast'
mi serĉas ĉu mankas
la tempo por prokrast'
En mond' plasta kaj sen rid'
nin falsanta ĝis fin'
la natur' post nia praperfid'
trompas nin
Eble venos la leter'
en ĝi, ja neni':
da sunfloro nur semer'
el Van, por mi
Mi serĉas ĉu mankas
dum vipas nin la vipo de hast'
mi serĉas ĉu mankas
la tempo por prokrast'
Vanas jam de mi vespir' plu, ĉar
ja ŝajnas nun, ke malamikas kalendar' (kalendar, kalendar!)
Mi scias ke mankas
dum vipas nin la vipo de hast'
mi scias ke mankas
la tempo por prokrast'