Se vi volas skribi min
ne hezitu pri l'adreso:
en la fronto de Gandesa
avantgarda paflineo.
Se vi volas manĝi pli
por la fuĝ' havi energion
en la fronto de Gandesa
havas mi restoracion.
Ĉe la porto de l' manĝejo
estas maŭro Mohamed'.
«Kion vi deziras manĝi?»
li demandas kun ridet'.
L'unuan pladon portos tuj'
li kun kugloj kaj grenadoj
kaj la dua kun mitralo
ne forgesu la menuon.