Neniam mi kunvivas iajn aventurojn
Mi estus perdita sen miaj blankaj muroj
Se provas ili min viziti senanonce
Revenu ili hejmen, sen mi, renonce
Mi restos en mia ĉambret'
Mi restos kun mia sekret'
Mi restos en mia ĉambret'
Mi restos kun mia sekret'
Mi vivados ja kun mia sola siluet'
Neniam mi parolas kun la eksteruloj
Mi nur simulas societon per speguloj
Kaj kontraŭ la enuo, jen alternativoj:
"Bonan matenon" mi kapablas en dek lingvoj
Mi restos en mia ĉambret'
Mi restos kun mia sekret'
Mi restos en mia ĉambret'
Mi restos kun mia sekret'
Mi vivados ja kun mia sola siluet'
De iama amikec' ne restas spuro
Nur estas solec' la plezuro
De iama amikec' ne restas spuro
Nun estas solec' la plezuro