Eterne Rima - Por La Rep' lyrics

Published

0 193 0

Eterne Rima - Por La Rep' lyrics

Same bona por la avo, same bona por la nep' kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep' jes mi vivas por la rep', por la rep' mi vivas por la rep', por la rep'. Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep vojon serĉu ni sen ĉes', ĉar en fino estos rep' kaj ni vivu por la rep', por la rep' ni vivu por la rep'. Por la rep', por la rep' - devizo mia plej alte emocia stat', sur disko manplat' kun ĉiu drumbat' venas, en vejnoj fluas muskolojn nutras, freŝigas, revivigas tion kio putras. Sen ĝi mi vivon ne imagas, verkante novajn rimojn sur malhelaj stratoj vagas, ĉar la rep' estas mi kaj mi estas ĝi nedisigeblaj, rigardu, lernu nun de mi. Same bona por la avo, same bona por la nep' kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep' jes mi vivas por la rep', por la rep' mi vivas por la rep', por la rep'. Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep vojon serĉu ni sen ĉes', ĉar en fino estos rep' kaj ni vivu por la rep', por la rep' ni vivu por la rep'. Ringoj sur la fingroj, ora ĉen' sur la kol' nigraj okulvitroj kaj horloĝ' de nova skol' tio estas ĉio - nur rep' aŭ nenio memoru, mi ja diris: plej alta emocio. Komforta larĝa ĝinzo, firmao Sean John mojosege 'stas promeni en tia pantalon' por kio mi tion faras - kompreneble por la rep'! mi havas ĝin ĉi tie kaj malantaŭ montoj sep. Same bona por la avo, same bona por la nep' kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep' jes mi vivas por la rep', por la rep' mi vivas por la rep', por la rep'. Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep vojon serĉu ni sen ĉes, ĉar en fino estos rep' kaj ni vivu por la rep', por la rep' ni vivu por la rep'. Iam fine mi maljuniĝos, per grizaj haroj frunto kovriĝos kaj ĉu vi scias - neniom mi ŝanĝiĝos kun la manoj sur klavar' kaj rimoj sur paper' sekvencoj sur ekran', fermentinta vinber'. En la kap', agrable estas kiam muĝas muziko, ritmo bruas kaj la vizaĝo ruĝas estas mi - eterne juna por la rep' do lernu tion nun de mi, ho mia kara nep'. Same bona por la avo, same bona por la nep' kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep' jes mi vivas por la rep', por la rep' mi vivas por la rep', por la rep'. Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep vojon serĉu ni sen ĉes', ĉar en fino estos rep' kaj ni vivu por la rep', por la rep' ni vivu por la rep'.