Dolchamar - Ĉu vi pretas? lyrics

Published

0 145 0

Dolchamar - Ĉu vi pretas? lyrics

Mi koncipiĝis en la fru' de la lasta jar' kaj mi naskiĝis sur la neĝo de februar' Estas degelinta nun la neĝo - kaj mia kor' mi povas tiaokaze ĵeti ĝin for' La stratojn de la urbeg' vagas kiel labrador' en mia menso formiĝas grandioza metafor' Mi manĝas feron kaj merdas ĉenon la marko de la besto malkaŝas la omenon tiel severa estas mi ke el miaj okuloj unu rigardo rompas spegulojn - kaj mi ne estas superstica, la venonto brilas pluvas nun, sed baldaŭ mi jubilas: el la stratoj de Londono al ultramar, ĉu vi pretas por la veno de Dolĉamar?! ĉu vi pretas ĉu vi pretas ĉu vi pretas por la veno de Dolĉamar?! Kie mi estis... jes, piediris ie en la asfalta ĝangalo ĉiukaze sur la pinto de l'mondo, sub la Centra Punkto pensante pri la kontrapunkto sen manĝo en la ventro, sen mono en la poŝ' iu pugulo al mi ekludas sian buŝon Oj! Kriegis mi: flaru mian kacon Kaj tuj lia kapo trafis la tersurfacon Kion diable h*moj fiksrigardas? Ĉu ili pensas ke ili plibonas? Fikiĝu, mastro, kaj vi, aferkostumulo Jen estas aŭtentika sentaŭgulo sentaŭgulo sentaŭgulo sentaŭgulo sentaŭguloj - kaj fiera! ĉu vi pretas ĉu vi pretas ĉu vi pretas por la veno de Dolĉamar?!