BaRok' - Bataltemp' lyrics

Published

0 133 0

BaRok' - Bataltemp' lyrics

Vekiĝu nun, bataltemp' alvenas prenu vian armilon kaj kuraĝiĝu, vi estu preta pala luno, nian venkon atestas mia glavo soifas justecon, mi devas esti lerta. Anĝeloj ploras, larmoj lavas grundon tute superverŝita per sango senkulpula. demonaj krioj, resonas kiel tondro, h*moj diskuras plentime, serĉas lokon trankvilan. Kiam mankas leĝo, glav' alportas venĝon. Kiam mankas leĝo, glav' alportas esperon. Sango ŝprucas, kapoj rulfalas kruele. Militaj teruraĵoj disŝiras esperon, per lameno vokojn al dioj, ni povas aŭdi ĉiutempe aflikton vi povas ne senti plu, mi portas gloron. Tro da fibestoj atendas avide restaĵojn, restaĵoj de la inertaj kadavroj, ili ĝiain vundojn flaras mi venis ĉi tien por detrui malamikojn laŭte mi krias, glora el la plej kruelaj bataloj mi estas. Kiam mankas leĝo, glav' alportas venĝon. Kiam mankas leĝo, glav' alportas esperon. Post tre longa batalado Malamikoj kuŝas senvivaj vento blovas mortodoron. ĉielaj larmoj lavas la grundon Postvivantoj nun esperas ĝojo frapas ĉe la pordo birdoj en ĉiel' svingas kun espero brilas la suno. Venkon mia glavo reflektas ĝia ŝtalo nobla estas ne batali plu ni revas rev' ne efektiveblas.