Ĉe mi estas ĉe televido En ĉiuj artikoloj kiujn vi legas Mi bela kaj granda, metu vi do Tuj mian portreton, bonegas Kun mi povo kiel obsedo Estas tiel: homaro al miaj piedoj Mi havas monon por korupti Neniun solvon por alporti Demokraio estus sinmorti Kredu, kredu partopreni Povon vi ne rajtos teni Ne indas veni plendi Laboristoj, malgrandaj fiŝoj Vi ricevos malvarman duŝon Kaj strategie mi alsendos Policistojn kaj armeon, indos Por preni vian varman korpon Jes pli varma ol via cerbo Plenigita de televidajxo Kie oni parolas pri mi Kaj mi, denove mi, senĉese mi Via granda frato, amo, estonteco Mi reprezentas la povon Mono kiel nura kamarado Kontraŭu min, vi ricevos Kelkajn kuglojn en vian kapon
Por miaj ĵurnalistoj agado de teroro Sinonimas kun nura kontestado Ĉar kun timo je la koro, Popolo staras sen iu ajn movo Kio? Sed pri kio vi parolas? Ne estu ridinda, vi solas, Mi ĉiam kun armeo de ŝafoj, Kiuj min sekvas. Katastrofo! Estas miaj revolucioj kiuj trafas Neniam ruĝaj, prefere oranĝaj Kun mono mi trovas ĉiam aranĝojn Kineje por biletode kvin Dolaroj, infanoj rigardos vin Plorantan en malhela korto Tiom amuza kapti insekton Por forpreni ĝian flugilon Ne ekzistas kantraŭuloj Ĉar ili kontraŭ ĉiuj vin ludas Fakte al vi multe ŝuldas Vi estas mi, jes fakte memoru Vi kreis min per via silenta konsento (Per via silenta konsento) al rekantajxo