Ataku mi vian lingvon tiom, Kiom vi kreu novan skriban manieron Kaj eniru mi al via kulturo Kaj enmetu dolĉe mian diktaturon Mi zorgu bone pri via sekuro, Do zorgu klopode pri mia ekonomio Staros nur apud vi unu futuro, Via destino ligita al mia ŝnuro Ne batalu, jam de longe vi iĝis venkita Via tuta hejmo jam iĝis fremdigita Ŝanĝu viajn kutimojn, forlasu tradiciojn Mi enas vian lingvon, mi enas vian vivon. Katakana, truda kaj kontrolanta Komprenigas ke popolo via iĝas varilo mia Ja vi komprenu, daŭrigu obeemon Studu kaj apogu mian sistemon Ne plu da auntaŭjuĝo rikana Car ja mia parolo rekta kaj ĉikana Ŝiras agite kiel vek' vulkana Rompas socion kun atako uragana Ĉu vi komprenas ne pri ĉi ĉio temas? Kaj maljunaj memoroj ja ŝimas Kion ni lernu dum infana edukado? Ĉu gepatran scion, ĉu virtualan instruadon?
Junecon pli facilas manipuli Nure mono nun povas ilin stimuli Oni ĉesu idioti kaj oni vidu Ke nuntempaj kulturoj ekzistas ne plu Ekzistas nur en la kapoj de la popoloj Malaperis agoj, nur restas paroloj Kaj amaso da varoj iĝas la konsoloj La laŭdira socio trudas al ni rolojn Nenion signifas la honoro Inter h*moj, kiuj robotas pro laboro Nenian respekton havu kapitalismo Certe ne kredu feliĉon el materialismo Aŭ tuj anstataŭigos de katakanaj Viaj revoj kaj spertoj akiraj Al popolamasa pensa maniero, Kiu daŭre staras sur iluzia fiero Forgesu juĝon de la amaso groteska Kaj lasu vian kritik-kapablon kreska Antaŭvidi futuron, imagu naturon Vi ne rajtas erari, kiel eblas ripari? Ne plu da antaŭjuĝo rikana Ĉar ja mia parolo rekta kaj ĉikana Antaŭvidu futuron, Imagu naturon Vi ne rajtas erari, vi ne povas fuĝi.