Estas ruĝaj pupoj, estas brunaj pupoj
Ornamitaj en diverskolora vest'
Estas bluaj pupoj kaj ankaŭ verdaj pupoj
Kun oreloj, haroj, dentoj kiel best'
Estas nigraj pupoj, estas flavaj pupoj
Estas pupoj kun gracio kaj dignec'
Estas palaj pupoj, preskaŭ senkoloraj pupoj
Nevideblaj en la ombro, sen anim', sen identec'
Estas modestaj pupoj, estas timidaj pupoj
Liberigantaj sentojn de saŭdad'
Estas bruaj pupoj, estas komikaj pupoj
Daŭre kaŭzo de gajeco kaj ridad'
Estas oraj pupoj, estas majestaj pupoj
Akirantaj la atenton per parad'
Estas friponaj pupoj, estas fihumilaj pupoj
Bonvenigataj de spektantoj per mokkriad'
Estas pupoj sociemaj, belaj, paperaj, vivoplenaj
Malgraj, grandaj, elegantoj, malkuraĝaj
Arogantaj, tristaj, viglaj, malebriaj, humilaj
Pigraj, melankoliaj, oldaj, novaj, bronzaj
Ŝtonaj, gajhumoraj, longaj, bonaj...
Estas bizaraj pupoj, eksterordinaraj pupoj
Aperantaj en futura aventur'
Estas antikaj pupoj, preskaŭ forgesitaj pupoj
Konservitaj kiel vidindaĵoj nur
Gipsaj, lignaj, simplaj, dikaj, enamiĝintaj
Pasiaj, pikaj, gajaj, ĉarmaj, porcekanaj
Malamaj, lacaj, plastaj, stanaj, solecaj
Fieraj, sendependaj, flegmaj, kvietaj
Impertinentaj, tiamj, krimaj, elrevigitaj
Ĉagrenaj, subtaksitaj, malaktivigitaj
Elmodiĝintaj, forgesitaj