Konk' surbordis Kalkon mordis Peklo de la maro Dentoj de miljaro Krusta ŝelo Kerna belo Domo de praheliko Konko kun muziko
Ĉe-orele Drone-ŝvele Oceano muĝas Ondoj sturmas, fuĝas Kvazaŭ time Malproksime Inter maromontoj Ĝemus rompiĝontoj