Forgesu pri televida h**n' Ŝi nenion solvas, ĝi nur estas problem' Ne perdu tempon kun tiu rubaĵ' Sed gardu fidon al propra halucin' Kaj lasu vin gvidi al spirita fenomen' Fariĝu reĝo de malfremda miraĝ' Bonvenon en la sonĝa mond' En aventuroj ekster nia kompren' Al naŭza tag' jen la respond' Fidele vin protektos ĝis la hela maten' Ĉi-nokta sento denove Vi batalas kontraŭ la malic' Navigas novajn marojn sen tim' de danĝer' Por via ŝipo fluga ne estas lim' Vi trapasas Mirlandon kun Alic' Verkas poemarojn plenajn de mister' Por versoj viaj ne necesas rim'
Bonvenon en la sonĝa mond' En aventuroj ekster nia kompren' Al naŭza tag' jen la respond' Fidele vin protektos ĝis la hela maten' Ĉi-nokta sento denove Tri, kvar Vi estas perdita en kastelo Subite alvenas travidebla elefanto kaj vi forkuras al la maro Tiam vi renkontas amikojn, kiuj fariĝis komputiloj Vi manĝas formikojn kun ili sub la verda ĉielo Vi eliras per aŭto kaj troviĝas en dezerto Vi fosas sablon por trovi trezoron Sed jam la ĉevaloj venas por ĝin ŝteli Aŭdiĝas stranga alarmo... kio estas?... kio estas?... kio estas?...